Restu Vi Sanaj Kontraŭ COVID-19!
Publikigita je la 4a de Januaro 2020 7:30 amOkaze de la disvastigo de la nova viruso CoVID-19 (SARS-CoV-2), multaj landaj registaroj de la mondo devigas severajn kvarantenajn rimedojn por ke oni pene trudu la moviĝon de homoj, kiu povas plu disvastigi la viruson. UP Esperas solidare subtenas ĉiujn en la batalo kontraŭ la nevidebla malamiko.
Restu vi sekuraj per fari tiujn ĉi bonajn kvarantenajn kutimojn, ekz.:
- Eliru el via domo nur por aĉeti nutrovarojn aŭ medikamentojn, kaj plej ofte nur unufoje en semajno
- Ofte lavu viajn manojn - frotu la tutan haŭton de ili inter 20 kaj 30 sekundoj
- Kovru vian tuson kaj ternon per naztuko aŭ brako
- Amuziĝu kaj faru riĉigajn aktivaĵojn por malpliigi enuojn kaj fortigi vian mensan sanon
- Kontaktu la sanservon tuj per io ajn krom proprapersone, se vi rimarkos rilatajn simptomojn
Pere de la kunlaboro de ĉiuj, ni povos venki tiun ĉi batalon. Ni petegas ke vi restu sanaj kaj feliĉaj!